Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Se viro, estu viro...

Se viro, estu viro,
ne marionetaĉ',
kiun la sort' puŝadas
kaprice laŭ la plaĉ'.
La sort' estas timema hund',
ĝi nur bojadas, sed
forkuras de la kuraĝul'.
Persistu do sen ced'!

Se viro, estu viro,
ne buŝe, per deklar':
ol ĉiuj Demostenoj
pli elokventas far'!
Konstruu aŭ detruu, kaj
ĉit, se vi pretas jam,
kiel post faro de l' labor'
la ŝtorm' kvietas jam.

Se viro, estu viro
kun vira principar',
eĉ sangokoste pledu
por ĝi en firma star'!
Centoble pli la vivon ol
vin mem koncedu for,
pereu do la vivo mem,
sed restu la honor'!

Se viro, estu viro,
kaj via sendepend'
por riĉ' de l' granda mondo
ne estu aĵ' de vend'!
Vin naŭzu, kiu vendas sin
por grasa manĝopec':
almozbaston' kaj sendepend',
jen la deviz' laŭ dec'!

Se viro, estu viro
kun firma brav' kaj fort'
kaj kredu, ne facile
vin nocos hom' kaj sort'.
Kverk' estu, kiun povas ŝtorm'
elŝiri kun radik',
sed la majestan trunkon ne
hontigi per kurbig'!